Kalpa (sanskrite कल्प)signifas "propran, taŭgan" kaj estas unu el la ses fakoj de Vedanga, nome ŝlosila scienco konektita kun la Vedoj – nome skribaĵoj de Hinduismo.[1] Tiu fako de studo estas fokusita al la proceduroj kaj ceremonioj asociaj kun la Veda rita practiko.[2][1]
La ĉefaj tekstoj de Kalpa Vedanga estas nomataj Kalpaj Sutroj en Hinduismo.[3] La rigardo al tiuj tekstoj inkludas Vedajn ritarojn, ritojn de precizaj ceremonioj asociaj kun gravaj okazaĵoj de la vivo kiel naskiĝo, nupto kaj morto en la familio, same kiel pri persona konduto kaj propraj taskoj en la vivo de individuoj.[4] Plej Kalpasutraj tekstoj suferis intermetadon, ŝanĝojn kaj konsekvencan koruptadon laŭlonge de ties historio, kaj eble Apasthamba Kalpasutra kerna en la Jajurvedo estas la plej bone konservata teksto en tiu ĝenro.[5]
Kalpaj Sutroj estas troveblaj ankaŭ en aliaj tradicioj de Barato, kiel en Ĝainismo.[6]
En la versoj 1a-2a de Baudhayana Shulba Sutra oni referncas tion kio en Okcidentoestas konata kiel la Teoremo de Pitagoro.[7]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search